Ĝenerala Asembleo de BEF kaj
studomateno en Pianofabriek en Bruselo
Ĉu vi volas babili kun aliaj esperantistoj kaj samtempe ekzerci Esperanton?
Ĉu vi volas lerni multajn interesajn aferojn en Esperanto?
Tiam venu al la studomateno
Fransuaz (komencantoj), Yves (komencintoj) kaj Lode (progresantoj) paroligos vin pri diversaj temoj kaj plibonigos vian konon de Esperanto.
KIAM?
Sabaton, la 21an de marto 2020
KIE?
En la klubejo de la Esperantista Brusela Grupo.
De Pianofabriek, Rue du Fort/Fortstraat 35, 1060 Bruselo.
La salonoj troviĝas en la dua etaĝo: Casablanca 1 estos la akceptejo.
KIEL ATINGI LA LOKON?
Jen ligilo por alveni: www.mallonge.net/vojo-al-pianofabriek
PROVIZORA PROGRAMO
- 10-12h Kursoj (kun kafpaŭzo) por komencantoj (Fransuaz), komencintoj (Yves) kaj progresantoj (Lode)
- 12-13h Lunĉo en la sama konstruaĵo malsupre
- 13-14h Libroservo kaj prezento de tri libroj:
- Esprimaro, Promenoj en Edeno, Petro Desmet’, FEL, 2019
- Aspiroj, la unua romano de Lode Van de Velde, Eldonejo Libera, 2020
- PIV-ido, vasta vortaro Esperanto – nederlanda, Petro Desmet’, FEL, 2020
- 14.30-17h Ĝenerala Asembleo de BEF (kun kafpaŭzo) kun mallongaj agadraportoj de FEL, APE kaj EBG
- 17-18.30h Promeno tra la kvartalo gvidota de Francine Sperber
MANĜI?
Homoj kiuj volas poste grupe vespermanĝi en la kvartalo, bonvolu anonci vin antaŭ la 17a de marto ĉe Nikolao De Buyl, nikolao@esperantobruselo.org. Estu bonvenaj!
KOTIZO
Por ĉiu kurso ni petas 5 eŭroj. Vi povas parttempe partopreni kaj libere elekti viajn kursojn.
KONTAKTOJ
Kiki Tytgat ĉe kristin.tytgat@skynet.be