Belga Esperanto-Federacio

Belga Esperanto-Federacio (BEF) estas la Landa Asocio de Universala Esperanto Asocio (UEA) en Belgio, fondita en 1962. Antaŭe Belgio havis du Landajn Asociojn, nome Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista.

Belga Esperanto-Federacio (BEF) estas ĉefe surpapera organizaĵo, ĉar UEA ne rekonas la tri naciajn Esperanto-organizaĵojn: Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto (Valonio) kaj Esperantista Brusela Grupo. La asocio sen profita celo BEF ĉesis ekzisti la 17-an de decembro 2005 kaj transdonis grandan parton de sia havaĵo al la tri supre nomitaj naciaj organizaĵoj.

Ekde 2005 BEF estas de-fakta asocio (asocio sen jura personeco). En ĝi membras Flandra Esperanto-Ligo, Asocio por Esperanto, Esperantista Brusela Grupo, Belga Esperanto Fervojista Asocio, kaj la Verdaj Skoltoj (ekde la 14a de marto 2015). Ĝi rolas nur kiel kupolo por la belgaj asocioj kaj reprezentas ilin ĉe UEA.

Verdaj SkoltojVerdaj skoltoj

 Flandra Esperanto-Ligo

Asocio por Esperanto

Esperantista Brusela Grupo

Belga Esperanto Fervojista Asocio

 

Tiun paĝon kreis kaj zorgas la Verdaj Skoltoj     Verdaj Skoltoj

Advertisements